La libera lernejo de vivo

La libera lernejo de vivo En junio de 2013 jaro en la sudo de Rusio okazos la arangxo sub la nomo "La libera lernejo de vivo".

La libera lernejo de vivo
En junio de 2013 jaro en la sudo de Rusio okazos la arangxo sub la nomo “La libera lernejo de vivo”. Kio estas tiu arangxo kaj kiu estas la organizanto? La formato de la arangxo ne estos kutima, cxar gxi estos tute bazita sur principoj de memorganizo kaj iniciato de gxiaj partoprenantoj. Kia gxi estos tio dependos de cxiuj cxeestontoj. Plendi pri tio, ke vi ne scias kion kaj kiel fari, al neniu eblos, kaj tiuj kiuj estos pli kompetentaj pri io povos nur respondi al viaj demandoj, sed ne instrukcii. Estos ia proksimuma plano-horaro de organizataj eventoj (mangxadoj, ekskursoj-promenoj, prelegoj, majstro-klasoj, distroj ktp), sed tiu plano estos komponita kaj korektita laux kalkulo de viaj deklaroj al organizo de diversaj eventoj kaj/aux kune kun vi. Ne timu partopreni kaj skribu al ni pri cxio pri kio vi povus instriu aliajn, kaj ankaux pri tio kion vi volus lerni mem.
Kompreneble, vi povas skribi liston de temoj interesaj al vi, sed ecx pli bone se vi okupigxos pri trovado de persono kapabla doni necesan al vi prelegon aux majstro-klason.Memoru, ke la celo de la lernado estos ne ebleco pli bone alkonformigxi al la sistemo, sed pli simple liberigxi de gxi. Kompreneble, ni ne evitos oftajn interparolojn pri savo de la homaro, la planedo kc, sed la tasko de la arangxo estas konstrui la bazon de scioj kaj scipovoj por persona libero, dum kiu estas bonvenigita socia aktiveco, sed oni forigas plenan sinoferon.

La gxenerala plano de la arangxo
La arangxo estas dividita po tri partoj:
1. Rekonstruo kaj uzado de liberaj placetoj: studado de metodoj de trovo kaj okupo de vakaj teritorioj, logxejoj kc. Praktiko.
Loko de logxado: domo cxe rando de vilagxo aux tendo, fiksita en gxardeno.
2. Logxado en kondicxoj for de civilizo: konstruo de arbara tendejo en montaro. “Interna” studado de komunuma vivo.
3. Migrado – kvindeka translokigxo trans montaroj el la loko de la kondukado de la arangxo al la bordo de Nigra Maro.

Ni atendas aktivajn memstarajn homojn!
Se vi decidis partopreni en cxiu supernombrito, tiam sendu al ni viajn leterojn kun elpensitaj nomoj kaj realaj intencoj koncerne de via partopreno aux informu persone, se ekkonis nin. Ne forgesu mencii el kiu urbo vi estas kaj kiu povas respondeci pri vi.

GRAVE!
Dekomence de momento de la registrado kaj finante de rakontoj, raportoj kaj komentoj en la Interreto, ni petas vin ne diskonigi la lokon de la kondutado, nomojn de homoj (krom tiuj, sub kiuj ili prezentas sin lastfoje) kaj iliajn profesiojn. Ni petas vin konatigxi kun la libro:
goodbooks.noblogs.org/post/2011/08/31/%D1%80%D1%83%D0%BA%D0%BE%D0%B2%D0%BE%D0%B4%D1%81%D1%82%D0%B2%D0%BE-%D0%BF%D0%BE-%D0%BA%D1%83%D0%BB%D1%8C%D1%82%D1%83%D1%80%D0%B5-%D0%B0%D0%BA%D1%82%D0%B8%D0%B2%D0%B8%D1%81%D1%82%D1%81%D0%BA%D0%BE
Pro kelkaj kialoj oni decidis malkonsenti akcepton de alkoholajxoj kaj narkotajxoj. La regulo validas senescepte por cxiuj partoprenantoj de la arangxo dum gxia kondutado. La unu el la fiksitaj taskoj estas evoluigo de alternativaj metodoj de tempopasigo kaj komunikado, sed ne subteno de “tradiciaj” specoj de ripozo. Se vi ne povas rezigni akcepton de alkoholajxoj kaj narkotajxoj dum la kondutado de la arangxo ecx por sana komuniko kaj kreado, tiam ni rekomendas al vi viziti iun alian lokon.
Ankaux ni ne ofendigxos se vi forgesos viajn fotiliojn en hejmo. Ankaux nenia loko por sxargxigi ilin estas, kaj kiel aliajn elektrilojn. La celo de la renkontigxo estas ne memorigo, sed konscio kaj kunvivo de cxiu momento, travivita surbaze de tiuj principoj, pri kiuj ni parolas tiel multe, sed ne povas realigi.

Pri la ideo kaj la nomo.
La arangxo okazos en la kadroj de la samnoma projekto. “La libera lernejo de vivo” – cxi tiu projekto estis lancxita ankoraux printempe de 2012 jaro, sed nomigita nur antaux nelonge. Por kompreni esencon de la projekto, suficxe pripensi gxian titolon.La frazon “lernejo de vivo” ni uzas en tiaj eventoj, kiam vivo mem instruas nin pri io, kaj travivante problemojn de nia vivo, ni mem trovas solvon de tiuj cxi problemoj, ni mem lernas nin pri io. Sed nia “vivo” hodiaux en la plejmulto de eventoj estas nur elekto inter kelkaj eblaj variantoj, proponitaj de la sistemo, en kiu ni naskigxis, edukigxis kaj ekzistas. Libera vivo estas vivo liberigita de tiaj variantoj kaj laux povo de la sistemo mem, kvankam ne esceptas uzadon de gxi, cxar la sistemo ekzistas kaj malpermeso de gxia uzado ankaux povas maliberigi nin. En la nuna momento estas la loko en la sudo de Rusio kaj la homoj partoprenantaj en la projekto. La cxefa tasko fiksita de la projektanoj antaux si estas lerni provizi sin memstare de cxiu necesa (aux almenaux de maksimume ebla), de tia kiel: logxejo, mangxajxo, sekureco, sanprotektado, klero, kultura evoluo, sociaj rilatoj, krea persona realigo, distroj kaj multe de cetera. Ankaux partoprenantoj strebas arangxi kontaktojn kun aliaj similaj funkciantaj projektoj, fari kunajn arangxojn, intersxangxi sperton kaj fruktojn de sia laboro.

Ni atendas leterojn kaj proponojn, aspiras viglan kaj interesan komunikadon, kaj ankaux eventojn, travivitajn kune kun realaj personoj en reala vivo.

Gxis la renkontigxo en la tero!

Al cxiuj demandoj ni respondos per la posxtadreso free.schlive@gmail.com

Observu renovigojn en informoj, kaj tiuj kiuj korespondas – en siaj posxtoj.